Frances Stonor Saunders
Frances Stonor Saunders | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1966 (58-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Kolegio Sankta Anno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Donald Robin Slomnicki Saunders (en) vd | ||||
Patrino | Julia Camoys Stonor (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto historiisto filmproduktoro vd | ||||
Laborkampo | Historio, ĵurnalismo kaj dokumenta filmo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frances Stonor Saunders (nask. en 1966) estas brita ĵurnalistino kaj historiistino. Ŝi vivas en Londono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kelkajn jarojn post ricevo de unua diplomo kun distingo en la angla ĉe St Anne's College, en Oksfordo, ŝi elektis karieron de kinreĝisorado por dokumentaraj televidfilmoj.
"Hidden Hands: A Different History of Modernism" (Hidden Hands: Malsimila historio pri modernismo) estis farita por "Channel 4" en 1995. Ĝi pritraktis ligilojn inter la apartaj usonaj art-kritikistoj kaj pentra abstrakta ekspresionismo kaj CIA. "Who Paid the Piper ?: CIA and the Cultural Cold War" (Kiu pagis la ŝalmoludiston ? CIA kaj la malvarma kultura milito — 1999)[1], estis ŝia unua libro, ellaborita surbaze de ŝia laboro por la dokumentara filmo koncentriĝanta sur la historio de la sekreta CIA-financado (Congress for Cultural Freedom / Kongreso por la libereco de kulturo). Aliaj verkoj de Stonor Saunders spegulas ŝian universitatan vojon, kiel mezepokistino.
En 2005, post kelkaj jaroj kiel arta direktorino kaj vic-ĉefredaktoro de "New Statesman", ŝi demisiis por protesti kontraŭ la eloficigo de la angla ĵurnalisto Peter Wilby, tiam eldonisto[2]. Tiun jaron kaj en 2006, por BBC Radio 3, ŝi prezentis "Meetings of Minds" (Kunveno de renkontiĝoj), du serioj de tri artikoloj pri la kunvenoj de intelektuloj pri diversaj gravaj punktoj de la historio. Ŝi regule kunlaboris ankaŭ kun Radio 3 Nightwaves (Noktaj ondoj) kaj aliaj radioprogramoj.
Ŝia dua libro , "Hawkwood : Diabolical Englishman" (Hawkwood : Diabla anglo), rakontas la vivon kaj la karieron de John Hawkwood, kondotiero de la 14a jarcento. Denaska anglo, Hawkwood (1320-1394) faris faman karieron kiel partoprenanto en politika regpovo konfuza kaj perfida. Lia vivcelo estis nur persona gloro kaj riĉiĝo.[3]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- "Who Paid the Piper ? : CIA and the Cultural Cold War". Londono : Granta. 1999, ISBN 1-86207-029-6 (Usona eldono : "The Cultural Cold War : The CIA and the World of Arts and Letters". Novjorko : The New Press. 2000. ISBN 1-56584-596-X)
- "Hawkwood: Diabolical Englishman", Londono : Faber. 2004. ISBN 0-571-21908-X (Usona eldono : "The Devil's Broker: Seeking Gold, God, and Glory in Fourteenth-Century Italy". 2005, Londono : Fourth Estate. ISBN 0-06-077729-X
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- germane "Wer die Zeche zahlt ...: Der CIA und die Kultur im Kalten Krieg". Munkeno : Siedler Verlag. 480 p. Marto 2001.
- france "Qui mène la danse ? La CIA et la guerre froide culturelle" (Kiu gvidas la dancon ? CIA kaj la malvarma kultura milito). Parizo : Denoël. ISBN 220725416X
- hispane "La Cía y la guerra fría cultural". Madrido : Tra. Decembro 2001. 640 p. ISBN 9788483064658
Pri la sama temo
[redakti | redakti fonton]- france "Le « mensonge nécessaire » : la CIA et les grands écrivains" (La « necesa mensogo » : CIA kaj la grandaj verkistoj)
- angle "Killing Hope: U.S. Military and CIA Interventions Since World War II".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Comment l'Ouest fut conquis Kiel Okcidento estis konkerita ?
- france Culture et relations internationales : propagandes, diplomatie et mondialisation culturelles en Europe et aux États-Unis 1880-1980 / Kulturo kaj internaciaj rilatoj : kulturaj propagandoj, diplomatio kaj tutmondiĝo en Eŭropo kaj en Usono 1880-1980.
- france Quand la CIA finançait les intellectuels italiens — Enquête sur les réseaux d’influence états-uniens. Federico Roberti Kiam CIA financis italajn intelektulojn — Enketo pri la usonaj influretoj.
- france Quand une respectable fondation prend le relais de la CIA. Hernando Calvo Ospina. Kiam respektinda fondaĵo transprenas la rolon de CIA. Temas pri "National Endowment for Democracy" (Nacia Fondaĵo por Demokratio). Pri ĝi ĝia nuna rolo, Allen Weinstein, ĝia unua prezidanto, konfesis en la gazeto "Washington Post" de la 22a de septembro 1991 : "Granda parto el tio kion ni faras nun, tion kaŝe faris CIA antaŭ 25 jaroj". "Le Monde Diplomatique", Julio 2007.
- france La stratégie médiatique états-unienne 1945-2005 La usona mediata strategio 1945-2005.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Usona versio aperis sub la titolo : "The Cultural Cold War: The CIA and the World of Arts and Letters" (La malvarma kultura milito : CIA kaj la mondo de artoj kaj beletroj).
- ↑ Peter Wilby, nask. en 1944, tamen ree skribas por la gazeto "New Statesman" kaj ankaŭ por "The Observer" et "The Guardian".
- ↑ Sir John Hawkwood — en la franca Jean Haccoude kaj en la itala Giovanni Acuto — naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1320 kaj mortis en 1394 en Florenco. Li estas konsiderata kiel la unua kondotiero de la modernaj tempoj. Filo de londona tanisto, li partoprenis en la Centjara Milito kontraŭ Francio. Iom poste, li fondis propran propran bandon da dungitaj soldatoj kaj disrabis la sudan parton de Francio, precipe Provencon, antaŭ ol iri al Italio, kie li subtenis la urbon Pizo kontraŭ Florenco, kaj poste kontraŭ la familion Conti en Milano. Fine li subtenis la papon Gregorio la 16-a kaj plej laste la Florencanojn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]La informoj de tiu ĉi artikolo fontas preskaŭ entute el la anglalingva versio de "Wikipedia" kun eltiraĵoj el la franclingva.